...........Nova albumo de Espo Despo aĉeteblas nun!Albumo "Esperante" aĉeteblas nun en la reto. Sufiĉas havi ret-aliron kaj kredit’-aŭ debet’-karton. Simple vizitu unu el la pli ol 100 ret-vendejoj, kaj elŝutu la albumon aŭ selektitajn kantojn en mp3-formato. Enirante ret-vendejon, se la albumo tuj ne videblas, en la serĉilo serĉu por "EspoDespo" aŭ "Esperante". Se oni preferas alian formaton ol mp3, bonvolu kontakti la bandon ĉe espodespo'ĉe'gmail.com.
Se oni volas havi propran kompaktdisk-ekzempleron, oni povas elŝuti la kovrildesegnaĵon ĉi tie, kaj mem fari ĝin.
Nova albumo de Espo Despo estas disponebla por aĉetado en multaj landoj kaj sekvaj ret-vendejoj. Aŭskultu fragmentojn de la albumo, kaj se vi ŝatas la muzikon, bonvolu aĉeti la albumon/aŭ ŝatatajn kantojn, kaj subteni la bandon ! :-).
Nova albumo de Espo Despo estas la rezulto de preskaŭ tri-jara eksperimentado kun sonoj, ritmoj, tekstoj kaj melodioj. Tri amikoj, membroj de Espo Despo, ek de la fino de 2005, malrapide, sed persiste kaj entusiasme pretigadis la materialon por la albumo "Esperante".
. . . .
Amir, Karl kaj Laurent, iom poste plifortigitaj per Andrzej, faris plurajn versiojn de ciu kanto. Arangado, registrado, miksado kaj mastrumado, nur haltis kiam la rezulto estis plene kontentiga por ciuj. Strebo al kvalito postulis tempon, tial la nasko de ci tiu albumo estis longa kaj malfacila, sed la rezulto plej versajne kontentigos la orelojn de ec plej postulemaj auskultantoj. Ciukaze oni ne povos nei, ke la albumo estis farita kun atento, plezuro, sopiro, amo kaj espero.
Kantotekstoj priskribas temojn kiel vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, guo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero. Tekstojn de multaj autoroj estis uzitaj, inter aliaj poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens kaj Poul Thorsen.
Muzike, kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de Afro-Europeana origino kun elementoj de popo, roko, foje ec jazo. Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn kaj sugestivajn vocojn, la kvar despoanoj bonsance sukcesis unuigi genran diversecon en sia propra, originala stilo.
Pluraj gast-artistoj apogis la projekton, inter aliaj Ale (Alejandro Cossavella) kaj JoMo (Jean-Marc Leclerc), kiuj registris siajn voĉojn sur du kantoj kaj sur la tria oni povas aŭdi belegajn sonojn de trumpeto ludita de David-Emil Wickström. Aliaj konatuloj, Emir Bosnjak - virtuozo de akordiono, kaj Dino Pehilj - majstro de klasika gitaro, ankaŭ gastis sur la albumo, kune kun pluraj aliaj.
Alia kuriozeco estas ke la nova albumo estas eldonita kaj disvendata rekte en la Interreto. Espo Despo estas verŝajne la unua esperanta bando kiu publikigis sian abumon pere de retagento, sen klasika kompakt-disk eldonejo kaj vendejo. Tiuspeca publikigo faciligas la akiron de la albumo, kaj se dezirante, la akiranto povas fari sian propran kompakt-disk ekzempleron. Sufiĉas havi ret-aliron kaj kredit’-aŭ debet’-karton. Oni simple vizitas unu el la pli ol 100 ret-vendejoj (ekz. www.vinilkosmo-mp3.com), serĉas por "EspoDespo", trovas kaj elŝutas la albumon aŭ selektitajn kantojn. El la retejo de la bando (www.EsperantoDesperado.dk), oni povas elŝuti la kovrildesegnon, kaj mem fari propran kompaktdisk-ekzempleron. Tie ĉi oni ankaŭ povas trovi la liston de ĉiuj vendejoj.
. . . Bonan aŭskultadon! . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Bonan aŭskultadon! . . .
. . . Bonan aŭskultadon! . . . . . .
. . . . . .Bonan aŭskultadon! . . .
Espo Despo estas internacia muzikgrupo kiu faras kaj ludas proprajn ritmajn, ofte dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. Espo Despo, aŭ foje skribita kiel unu vorto - EspoDespo, estas fondita en Kopenhago fine de la jaro 2005, kiel la bando kiu daŭrigas la tradicion de la antaŭa Esperanto Desperado, kies nomon la grupo heredis.
La bando havas sian bazon en Kopenhago, Danio, sed la membroj fakte havas bosnian, francan, polan kaj usonan devenon. La muzikon plejparte verkas AmoDeL'Iro - Amir Hadziahmetovic (Amir Haĝiahmetoviĉ), la gitaristo kaj kantisto de la bando. Grandan parton de komputilado, aranĝado kaj produktado faras Karlito - Karl Maybach (Karl Mejbak) kiu samtempe estas basisto, klavaristo, kaj trombonisto de Espo Despo. Tria fondinto, Lorenco - Laurent Fricault (Loran Friko), bonega poliritmisto kaj specialisto pri afrikaj ritmoj, same bone mastrumas drumojn kaj perkutilojn.
Unu jaron post la fondiĝo, la bando profitis per alveno de Andrzej Krejniuk (Andĵej Krejniuk, myspace.com/krejniuk) pol-devena virtuoz-basisto, kiu per siaj eksterordinaraj baslineoj multe influis la sonon de la bando. Li estas ege okupita kun sia propra muziko, sed de tempo al tempo li trovas tempon por koncerti kun Espo Despo. Alia preskaŭ-membro estas Thomas Petruso, uson-devena perkutilisto, kiu unue gastis sur la albumo, kaj nuntempe regule ekzercas kaj koncertas kun la bando.
Por pliaj informoj, petoj aŭ demandoj bonvolu kontakti la grupon ĉe espodespo'ĉe'gmail.com aŭ viziti la retejon de la bando www.EsperantoDesperado.dk.